Rechercher
  • Tradukejo

Mirinda : Historio de la Fanta hispana kiu sukcesas internacie

Mis à jour : 24 sept. 2020

originale eldonita sur El Retro Nostálgico

ligilo: "Mirinda. Historia de la Fanta española que arrasa internacionalmente"

La pli maljunaj el vi rememoros tiun freŝigantan, eferveskan trinkaĵon kun gusto de oranĝo, nomiĝita Mirinda, kiu en ĝia epoko konkuris kontraŭ Fanta kaj Kas. Malgraŭ ĝia granda populareco dum la jaroj 60aj kaj 70aj, fine ĝi malaperis preskaŭ tute de la hispana merkado, kaj hodiaŭ, krom kelkaj regionoj kiel la Kanaria Insularo, ĝi estas preskaŭ neakirebla. Tamen, la plej kurioza afero estas ke ĝi iĝis tre fama trinkaĵo internacie. Ni vidu ĝian historion.


La originoj de Mirinda

Mirinda originis en Hispanio en la 50aj jaroj kaj en Esperanto signifas […difino ne necezas por Esperanto-parolantoj :-) ]. La hispana origino estas tre klara dato, kaj oni havas dokumentoj de la hispana patent-oficio per kiuj la komerc-nomo de la trinkaĵo estas enskribita je 1959. Tamen, estas misterio kiu estis ĝia kreanto, ĉar tiu sciaĵo ne estis konservita.


Oni devas scii ke Mirinda kreiĝis antaŭ ol la eniro de Fanta en Hispanio en 1962, kaj dum ĝiaj komencaj anoj, ĝi konkuris kontraŭ Kas, kiu originis ankaŭ el Hispanio ; pliposte, ambaŭ firmaoj estis aĉetitaj de Pepsi (pri kio ni klarigos malsupre). Kaj Mirinda kaj Kas celis kapti novan publikon kiu volas evolui de la tiam-kutimaj refreŝaĵoj kaj gas-akvoj, al io pli moderna kun gustoj pli fortaj kaj freŝaj. Kas forte establiĝis en la nordo de Hispanio, loko kie ĝi dominas ankoraŭ hodiaŭ, eĉ super Fanta. Mirinda tamen plej sukcesis en la grandaj urboj de la regiono.


La fino de jaroj 60aj kaj komenco de jaroj 70aj estis tre grava al la sektoro de refreŝaĵoj en Hispanio. Unuflanke, venis en nia lando diversaj gas-trinkaĵoj kiel Crush (de Schweppes), Konga, (de La Zaragozana), kaj komprenible Fanta (de Coca-Cola). Aliflanke, Pepsi iom-post-iom uzis tutan ĝian armilaron kaj aĉetis Mirindan en 1970 (kaj ankaŭ aĉetis Kas en 1992).


Pepsi aĉetas Mirindan

Post la aĉeto de Mirinda de Pepsi, ili faris grandan laboron de reklamo, celante elstariĝi inter la konkurantaj markoj kaj gajni plej ampleksan publikon, precipe junulojn. Tial, ĝi investis multan tempon kaj monon en reklamo-kampanjoj per televidilo, inkluzive krei Chica Mirinda, rolanto kiu ĉefrolis en iliaj reklamoj. Plie, komencis uzi memoreblajn kantojn, kiuj iĝas konataj kiel la kantoj de somero. Ankaŭ oni povis gajni prezojn kaj donacojn kiuj estis kaŝitaj sub kovro-ĉapoj.Malgraŭ la klopodo, Mirinda ĉiam estis la tria en la batalo kontraŭ Fanta kaj Kas, kvankam ke ĝi neniam ĉesis grandiĝi.

Pro granda financ-krizo kio okazis ĉe Kas dum la malfrua 80 jardeko, Pepsi aĉetis ankaŭ ĉi tiun firmaon je 1992. Tiel, per intenco aŭ sole per oportuno, Pepsi komptis en Hispanio du produktojn kiu estis preskaŭ la mema trinkaĵo, kaj kompreneble, ĝi devis elekti nur unu.


Mirinda celas la internacian merkaton

Kun Kas, Pepsi havas plej fortan produkton en Hispanio, disvastigitaj en preskaŭ la tuta lando kaj kun efikema fabriko. Aldone, la marko Kas multe kreskis inter la junuloj. Aliflanke, dum la anoj 90aj, Mirinda havis fortegan, solidan ĉeeston internacie. Pro tio, la konkludo de Pepsi estis klara : lasi la internan merkaton al Kas, kaj celas kun Mirinda la internacian merkaton.


Hodiaŭ, Kas daŭras kiel la produkto de Pepsi kiu konkuras kontraŭ Fanta en Hispanio, dum ke Mirinda faras tiun rolon en granda parto de la mondo, vendiĝante en multaj partoj de Latinameriko, Eŭropo, Asio, Mezoriento, kaj ankaŭ kelkaj partoj de Usono.

30 vues

Subteni min?