Rechercher
  • Tradukejo

La ŝarkoj kiuj vivas 400 jarojn

Mis à jour : 26 sept. 2020

Kiel scientistoj uzis nukleajn eksplodojn por dati la plej long-vivajn vertebrulojn en la mondo.


Ed Yong

originale eldonita 11 okmonato 2016 sur The Atlantic

ligilo al la originalo: "The Sharks That Live to 400"

Franco Banfi / Getty


Je 1620, la Mayflower ekiris de Plymouth, portante esperplenajn pilgrimantojn al la Nova Mondo. Dum kiam la Mayflower ŝvebiris sur la Atlantiko, ĝi pasis super profondaj, malvarmaj akvoj, kie idaj Grenland-ŝarkoj komencis iliajn vivojn. Tiuj junuloj malrapide kreskiĝis al gigantoj. Kaj, se nova studo pravas, kelkaj el ili ankoraŭ vivas hodiaŭ.


Grenlanda ŝarko estas simile granda kun granda blanka ŝarko, sed la pintoj de ĝia korpo estas pli ronda, donante ĝin tre malpli timigan aspekton. Ĝi ankaŭ estas malrapidema, kutime krozanta po 1.1 kilometroj en horo—pro kio ĝi havas alnomon de “dormanta ŝarko”. Ĝia haŭto aperas kiel braĝa designo, kaj de ĝiaj okuloj kutime pendas parazitaj krustacoj. Ĝia stomako povas enhavi la restaĵojn de ĉio, de fiŝoj al alkoj al polus-ursoj, sed neniuj iam vidis iu Grenland-ŝarko ĉasi. Ĝi ja estas mistera kaj malofte-vidata besto, kiu preferas resti en la preskaŭ sub-nula akvo de la profonda Nord-Atlantiko.


Je 1936, dana serĉisto sukcese mezuris kaj etiketis unu el tiuj kaŝemaj bestoj. Kiam li rekaptis ĝin je 1952, ĝi estis grandiĝita nur 8 centimetroj—rapideco de po 0.5 centimetroj en ano. Se tiuj ŝarkoj kreskiĝas stabile, ili bezonus jarcentojn por atingi la maksimuman longecon de 7 metroj. Tiu takso, tamen, estas malfacila de konfirmi. Oni ofte povas diveni la aĝo de ŝarko per nombri la kresk-ringojn en ĝia vertebro, kiel oni farus kun arbo. Sed la Grenlanda ŝarko “estas mola ŝarko", diris Julius Nielsen de la Universitato de Kopenhago. Ĝia vertebro estas kiel kandelo—tro mola por gardi kresk-ringojn.


Anstataŭe, Nielsen kaj siaj kolegoj uzis kreeman metodon, bazata sur la “nuklea falaĵo” de la provoj de atomkernaj armiloj je la 1960aj jaroj, por radiokarbon-dati la okulojn de freŝe-kaptitaj Grenland-ŝarkoj. Rezulte, ili taksis ke tiuj bestoj havas maksimuman vivdaŭron inter 272 kaj 512 jaroj, kun plejbona takso de 392.


Eĉ la plej malalta de tiuj numeroj signifas ke la Grenland-ŝarko estas la plej longviva vertebrulo, multe pli alta ol la antaŭa gajnanto—la Grenlanda baleno, kiu havas taksatan vivlongon de 211 jaroj. Ŝarko kiu hodiaŭ havas 272 jarojn, jam havis preskaŭ 170 jarojn kiam la Titanic frapis la glacimonton, kaj preskaŭ 90 jarojn kiam Charles Darwin ekŝipis sur la Beagle. Ĝi naĝis tra jarcentoj, krozanta tra glaciaj akvoj dum ke imperioj leviĝis kaj falis ĉirkaŭe.


Bedaŭrinde, fojfoje fiŝad-barkoj kaj sciencoŝipoj kaptas tiujn antikvajn gigantojn. Tiel Nielsen unufoje vidis unu. Li estis doktorstudanto sur scienceobarko kiu, dum mezuri moruan populacion, hazarde tiris Grenlandan ŝarkon. “Ĉiuj estis sur la ferdeko kaj puŝis ĝin al la maro,” Nielsen memoras. "Tiu estis mirinda sperto. Kiam mi revenis, mi pensis: kio estis tiu besto? Kaj oni scias preskaŭ nenion pri ĝin.”


Kelkaj monatoj poste, li aŭskultis prelegon pri Grenland-ŝarkoj. La parolanto, John Steffensen, proponis ke oni eble povus kalkuli la aĝon de tiuj bestoj per studi iliajn okul-lensojn. Tiuj strukturoj estas farita el proteinoj kiuj aldoniĝis per tavoloj tra la vivo. Forigu la tavolojn, kaj vi povas trovi la molekulojn kiuj estis metitaj je ĝia nasko. La nura problemo de tiu ideo estas ke Steffenson ne havis sufiĉajn lensojn. “Mi levis mian manon kaj diris ke mi estis sur ŝipo kiu kaptis kaj lasis Grenlandan ŝarkon,”, diris Nielsen. “Li diris ke ni devu diskuti."


Ĉasistoj en Grenlando kaj Islando kutime kaptis proksimume po 50,000 Grenlandajn ŝarkojn en jaro, kaj malgraŭ fiŝado de la speco estas neofta, multaj ŝarkoj estas kaptitaj hazarde. Oni lasas la plejparton sen damaĝo, sed kelkaj suferas mortan vundon. Malgraŭ ke la mortoj de tiel maljunaj bestoj estas tragedio, Nielsen decidis ke ili ne devu malspâri. Do li kaj sia teamo kolektis lensojn de 28 ŝarkoj.


De ĉiu lenso, ili mezuris la kvanton de karbono-14—radioactiveta tipo de karbon. Ili sekve komparis tiujn mezurojn kontraŭ diagramo kiu montras la variadon de nivelo de karbono-14 en la oceanoj dum la lasta jarmilo. Oni kutime uzas tiajn diagramojn por karbondati surterajn specimenojn, sed la oceano malklarigas aferojn ; tie, karbono-14 niveloj ne multe ŝanĝis dum la lastaj jarcentoj, kaj eblas varii laŭloke pro marfluoj. Por trakti tiujn necertaĵojn, la teamo de Nielsen devis lerni ami la bombon. [Traduka noto: referenco al la filmo Dr. Strangelove, or How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb].


Inter 1955 kaj 1963, la mondaj superpotencoj komencis provi iliajn nukle-armilojn. La bomboj kreis grandegajn kvantojn de karbono-14, duoblante la kutiman nivelon en la etoso. Kiam la karbono-14 disvastiĝis tra la mondo, ĝi ankaŭ eniris la manĝo-reton. Bestoj, inkluzive en la maroj, enkorpigis la aĵojn en ĉiaj histoj kaj korpopartoj kiujn ili tiam konstruis ; tiel ili estis dat-stampitaj. Danke al la mallonga epoko de nukle-armila provado, scientistoj povas precize karbon-dati ĉiu vivaĵo, de arboj al elefanta eburo al homa cerbo-ĉeloj. Kaj nun : Grenland-ŝarkaj okul-lensoj.


Unu el la lensoj estas tre grava. La tria plej malgranda el la 28 bestoj, ĝi apartenis al ŝarko kiu verŝajne naskiĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, je fino de la bomb-provada epoko. Tiu preciza takso permesis ke la teamo verigi la aĝojn de la aliaj specimenoj. Christopher Ramsey de la Universitato de Oxford, sperto pri karbon-datado, faris ĝin per krei matematikan modelon kiu inkluzivis la aĝon de tiu 50-jaraĝa ŝarko, la rapidecon de kresko de Grenland-ŝarkoj, ilian grandecon je nasko, iliajn loĝlokojn, inter aliaj variabloj.


La rezultoj? “Ni povas diri 95% certe ke ili havas inter 272 kaj 512 jarojn,” diris Nielsen. "Sed plej verŝajne, ĉirkaŭ 390.” Kun aĝoj tiel grandaj, ĉiam estos necerteco. Sed kiun ajn el tiuj nombroj vi eletkus, la Grenlanda ŝarko vivas mirige longe. El tutaj bestoj, ĝi estas la dua plej long-aĝa, post Arctica islandicamanĝebla duvalvulo kiun oni scias vivas ĝis 507 jaroj.


Chris Harvey-Clark de la Universitato de Brita Kolombio, kiu probable naĝis pli ol iuj ajn kun Grenland-ŝarkoj, diras ke la rezultoj estas kredebla, sed nedube incitos kontestadon. “Malmultaj personoj skribis pri radiodatado de fiŝoj,” li diris. “La sama afero okazis kun la Grenlanda baleno: oni reagis [al la aĝaj taksoj] per multaj emocioj, de ĝoj-krioj al mokado, sed ilia kredebleco daŭras.”


Kiel la ŝarkoj tiel maljuniĝas? Neniu scias. “Kompreneble, parto de la kialo estas ke ĝi havas tre grandan—kaj malvarman—korpon,” diris Nielsen. "Ili estas la sama temperaturo de iliaj ĉirkaŭejoj, kaj ili preferas naĝi en -1 al 5 Celsio-gradoj. Ili havas malrapidan metabolismon. Eble ili anakŭ havas kontraŭ-aĝajn mekanismojn, sed mi ne scias pri tio. Mi estas nur Grenlanda ŝarka obsedulo.”


Oni povas kompreni kial. Estas tia multo pri ili kion ni ne scias. “Neniu iam vidis Grenlandan ŝarkon kapti vivan predon," diris Nielsen. "Kaj kvankam, mi fojfoje trovis kompletajn fokojn en iliaj stomakoj, kaj rapidajn fiŝojn kiel Atlantika gado kaj hipogloso." Li pensas ke tiuj korp-restaĵoj neprobable estis manĝitaj postmorte, sed oni malfacile imagas kiel tiu besto, supozita tre malrapida, povus mortigi rapideman, lertan fokon. "Mi pensas ke ili devas esti embuskantoj kiu ŝteliras al predoj. Sed neniuj scias.”


Ankoraŭ, multoj el la “faktoj” pri Grenland-ŝarkoj estas pli kvazaŭ mitoj. La plejparto de ili, inkluzive tiu en la supra imago, havas parazitajn kopepodojn (tipo de krustulo) kiuj pendas de iliaj okuloj. Tio estas vera, sed, laŭ Nielsen, la ideo ke la ŝarkoj estas blindaj pro tio ne veras. "Kiam vi rigardas centojn da Grenland-ŝarkoj, kiel mi faris, vi vidas ke la plejparta de ili havas la paraziton sed ne havas damaĝon."


La bestoj ne estas minacataj. Sed Nielsen esperas ke la rezultoj de lia studo motivos homon trovi metodojn por malaltigi la kiomon kiun oni hazarde kaptas, kaj inspiros scientistojn lerni pli pri la speco. "Ni ne scias kie ili pariĝas, kie ili naskas, kiom da ili estas," li diras. "Ĉiu fojo ke ni faras ekskurson, ni lernas ion novan."


Kaj, dumtempe, se iu filmstudio volus aprobi komedi-dramon temante pri maljunan Grenlandan ŝarkon, kiu pli kaj pli ĝeniĝas pro ĉiu nova homa inventaĵo tra la centjaroj—la sceno kun la unua submarŝipo estus ridindega—telefonu min. Pixar?

82 vues

Subteni min?