Rechercher
  • Tradukejo

Antony Blinken, francaparolanto kiu reprenos la kondukilojn de usona diplomatio

Originale de Marc DAOU sur France 24:

Antony Blinken, un francophone pour reprendre les rênes de la diplomatie américaine


Elektita prezidanto Joe Biden lunde anoncis la nomumon de Antony Blinken al la grava posteno de Ŝtata Sekretario, kiu respondecos pri kondukado de usona diplomatio ekde la 20 unumonato 2021. Tiu sperta diplomato, instruita en Francio, ne ĉesis kritiki dum la lastaj jaroj la damaĝojn kaŭzitajn de la diplomatio de Donald Trump.

La elektita prezidanto Joe Biden anoncis, lundo 23 dekunumonato, nomumojn por sia estonta registaro, kun Antony Blinken en la kerna posteno de Ŝtata Sekretario. Pragmata diplomato kaj konanto de Eŭropo, la eksa usona Adjunkta Ŝtata Sekretario de Obama konas bone la demokratiajn diplomatiajn mondojn dum jardekoj.


Membro de la Nacia Sekureca Konsilio de Prezidanto Bill Clinton (inter 1994 kaj 2001), li forlasis la administracion por aliĝi al la Senato, kie li fariĝis membro de la Komitato pri Eksterlandaj Rilatoj, tiam prezidita de Joe Biden (2002-2008). Post la venko de Barack Obama al la prezidanteco je 2008, Joe Biden, tiama vicprezidanto, alvokis sian dekstrulon kaj instalis lin kiel Konsilisto pri Nacia Sekureco al la Vicprezidanto.


Tie, Barack Obama rimarkis lin kaj siavice nomumis lin Deputita Konsilisto pri Nacia Sekureco al la Prezidanto, kaj poste je 2015, Vicsekretario de Ŝtato, kune kun John Kerry, kun kiu li aktive partoprenis la intertraktadojn de la irana nuklea interkonsento je 2015.


Ĉeestanta preskaŭ ĉiujn konfidencajn kunvenojn, li aperas precipe sur la fama foto de la "situacia ĉambro" de la Blanka Domo, elsendita 2 kvinmonato 2011, kiam Barack Obama kaj la plej gravaj usonaj oficialuloj sekvis la kapton de Usama bin Laden en lia pakistana vilao en Abbottabad.


Tre speciala rilato kun Francio

Antony Blinken estas tre ligita al multflankismo, kiel specialisto pri transatlantikaj rilatoj, kaj al usonaj valoroj. Li kredas do ke estas la devo de usona diplomatio antaŭenigi demokration kaj defendi homajn rajtojn. Tio estas kerna celo de lia vidpunkto, kaj ankaŭ de lia foririnta franc-usona bopatro Samuel Pisar, kiu estis unu el la plej junaj postvivantoj de la Holokaŭsto. Pisar fariĝis verkisto, internacia advokato, kaj speciala konsilisto de John Kennedy.


Sekvante ĉi tiujn idealojn, Antony Blinken pledis por milita ago kontraŭ Sirio en 2013, kiam la registaro de Assad estis akuzata pri uzado de ĥemiaj armiloj—vojo kiun prezidanto Obama finfine rifuzis sekvi, malgraŭ la subteno de Francio al ĉi tiu strategio kaj la "ruĝaj linioj" kiujn li starigis en Damasko.


"Kiel gvidantoj de la internacia komunumo, Usono havas sian respondecon en la siria konflikto ; eble estis momentoj—oni neniam scios—kiam nia diplomatio, apogata de la tre celanta uzo de forto, povus fari diferencon kaj premi Bashar al-Assad veni al la intertrakta tablo por diskuti transdonon de potenco," li konfidis al Francio 24 je kvinmonato 2017.


Naskita je 1962, senkondiĉa adoranto de la Beatles, Antony Blinken, filo kaj nevo de diplomatoj, havas tre specialan rilaton kun Francio, kaj precipe kun Parizo, kie lia familio loĝis en apartamento ĉe Foch Avenuo. Pasinte sian abiturientan ekzamenon (lernado ĉe École Jeannine Manuel, franca dulingva kaj internacia lernejo) kaj studinte juron ĉe la franca ĉefurbo dum la 1970aj jaroj, li revenis al Usono kaj akiris diplomojn ĉe Harvard kaj Columbia, ĉe Novjorko.


Subteninta Joe Biden ekde lia anonco de lia kandidateco al la usona prezidanteco, lia verŝajna nomumo devas restarigi la tradician usonan diplomatian doktrinon, de kiu la registaro de Trump turnis sian dorson. En pluraj intervjuoj donitaj al France 24 en la lingvo de Molière [franca maniero por diri "la franca"] dum la lastaj jaroj, Antony Blinken neniam ĉesis bedaŭri la "nekonstantan kaj impulsan" diplomation de prezidanto Donald Trump, kaj alvoki restarigon de usona gvidado.


"Ni havas tute malsaman vidpunkton pri la mondo kaj pri la rolo de Usono en la mondo," Antony Blinken diris al Francio 24 en sesmonato 2017. "Laŭ ni, en la registaro de Obama, ni kredis ke ekzistas solvoj 'gajni-gajni', kie ĉiuj povus atingi sukceson kaj progreson. Laŭ prezidanto Trump, ekzistas nur nul-sumaj demandoj, kie bezonas gajnanton kaj malgajninton (...), por mi, la mondo ne funkcias tiel."

34 vues

Subteni min?

©2019 par Tradukejo. Créé avec Wix.com